Idioto. Nastasia Filipovna | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Идиот. Настасья Филиповна |
Produktadlando | Sovetunio |
Originala lingvo | Rusa lingvo |
Kina aperdato | 1958 |
Daŭro | 115 min |
Ĝenro | dramo |
Kameraado | Valentin Pavlov |
Reĝisoro(j) | Ivan Pirjev |
Produktisto(j) | Mosfilm |
Scenaro | Ivan Pirjev |
Loko de rakonto | Rusia Imperio |
Muziko de | Nikolaj Krjukov |
Ĉefrolantoj | Jurij Jakovlev, Julia Borisova, Nikita Podgornij |
Produktinta firmao | Mosfilm |
Distribuo | Mosfilm |
IMDb | |
"Idioto" estas mondfame konata verko far Fjodor Dostojevskij granda rusa verkisto, kies unuan parton titolitan "Idioto. Nastasia Filipovna" surekranigis en 1958 reĝisoro Ivan Pirjev. Kvankam la dua parto kaj daŭrigo ne aperis laŭ kondiĉoj, kiujn la reĝisoro ne kapablis ŝanĝi, sed la filmo mem estas tute sufiĉa por prezenti trajtojn de la protagonistoj kaj kompreni moralon de la libro.
Ekde 1910 la romano estis filmita: kvarfoje en Rusio, dufoje en Francio, unufoje en Germanio, Britio, Pollando, Ĉeĥio, Japanio kaj Hindio. Plurfoje la spektaklo "Idioto" aperis sur scenejoj de diversaj teatroj.
La filmo gajnis kelkajn premiojn de la prestiĝaj enlandaj kaj eksterlandaj kinofestivaloj.